Amsterdamo

REJVO MUZIKO ESPERANTE

Модератор: ole1998

Аватара пользователя
ole1998
Raver
Сообщения: 647
Зарегистрирован: Чт мар 23, 2006 11:05 am
Откуда: Київ
Контактная информация:

Amsterdamo

Сообщение ole1998 » Чт ноя 22, 2007 17:49 pm

Amsterdamo – urbo de libero kaj juneco.

Изображение

Antaux iom da tempo mi havis bonsxancon viziti la urbon – Amsterdamon.
Tio cxi estis tute neantauxvidita vojagxo kaj gxi des pli donis frenezajn impresojn kaj fresxan pusxon de energio al mia vivo. Koloroj de Amstredamo estas rugxa kaj nigra kun blankaj 3 krucoj, la eblemo estas videbla cxie en la urbo kio rakontas al ni pri fiero de lokanoj kaj respekto al ties brila historio.
Certe gejunulojn gxi allogas per diversaj malpermesataj en aliaj landoj aferoj, nome legxe agnoskata prostitucio kaj libera rilato al kelkaj narkotajxoj. Sed gxi ne estas nura kaj plej videbla valoro de Amsterdamo. Laux mi, gxi tre belas pro antikva arkitekturo, nekredeblaj kanaloj kun sxip-dometoj en akvo, arboj kaj trankvilo de Jordan-distrikto, vigleco de Damrak kaj nokta vivo sur Leidseplein placo. Certe, ne eblas malmencii pri distrikto de Rugxaj Lampetoj, gxi vere estas tre interesa sperto por promeni kaj vidi cxion, pri kio kutime oni rakontas kun negativo, envio aux plena entuziasmo sed certe neniu restas senemocia. La atmosfero tie estas tre pozitiva, tamen estu singarda kaj ne perdu kapon kaj monujon. Povas soni strange, sed la distrikto sxajnis esti plej sekura en la tuta Amsterdamo (krome Jordan, eble), cxar cxiuj scias ke funkcias reguloj kiujn oni ne rekomendas malobei: knabinoj zorgas kaj tuj reagas ke oni ne fotu kaj fortaj knaboj, helpantaj ilin, staras surstrate apude.
Impresas atmosfero, kiu plenigas vian bruston, okulojn per fresxa aero kun odoro de akvo, orelojn sonorigas fajfado de bicikloj, ridoj kaj diverslingvaj paroloj de turistoj, allogas per koloraj varoj montraj fenestroj, kavo kaj fungo-vendejoj amuzigas per publiko, kiu povas sidi surplanke kaj de tie fumi ion. Turista centro de Amsterdamo similas al Kairo. Sed oni foriru alidirekten kelkajn distriktojn kaj vi tuj profundigxos en etoson de komercistoj, maristoj kaj ordinaraj-neordinaraj homoj, kiuj biciklas bele vestitaj al oficejo, acxetas sabatmatene fromagxon kaj fruktojn sur Nieuwmarkt, trinkas en Latea kafon kun multege da fresxa lakto.. Urbo vivas per propra vivo. Se vi volas esti parto de gxi – simple lasu viajn pensojn flugi libere, estu sincera kaj ridema.. kaj vi certe eksentos responde amikan varmon kaj batadon de Amsterdama koro.
De tie, amike, Ole


Fotoj kaj rakonto ukrainlingve estas akirebla surpagxe:
http://forum.rave.com.ua/viewtopic.php? ... c&start=10
Ukrainian Ravers Team |www.jumpstyle.com.ua
Изображение

Вернуться в «REJVO MUZIKO ESPERANTE»

Кто сейчас на конференции

Сейчас этот форум просматривают: нет зарегистрированных пользователей и 1 гость